Accueil > Esperanto > Libera Folio — Sendependa movada bulteno
Articles
-
Kvindek jarojn post Kalocsay
27 février, par Libera FolioLa fama “parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Tion skribas Probal (…) -
Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo
24 février, par Libera FolioLa 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis. "Ĉio nun estas kaoso", diras (…) -
Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
17 février, par Libera FolioJam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. (…) -
Esperanto en la dosieroj de Epstein
10 février, par Libera FolioLa publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas (…) -
Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
3 février, par Libera FolioLubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma (…)
