Accueil > Esperanto > Libera Folio — Sendependa movada bulteno
Articles
-
Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
17 février, par Libera FolioJam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. (…) -
Esperanto en la dosieroj de Epstein
10 février, par Libera FolioLa publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas (…) -
Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
3 février, par Libera FolioLubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma (…) -
Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
3 février, par Libera FolioĈu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia (…) -
Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
29 janvier, par Libera FolioUEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo ja okazos.
